Diskuto:Vortero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Certe mi komprenas distingon inter informo pri frazostrukturo kaj informo pri la mondo, kaj mi bone konas distingojn inter radiko, stamo (vorto sen sia finaĵo, do la radiko(j) plus kiaj ajn derivajn afiksojn), kaj afikso, kaj ankaŭ inter derivada morfologio (vortfarado) (portanta informon pri la mondo) kaj fleksia morfologio (finaĵoj) (portanta gramatikan informon), ĉu sinteza, ĉu analiza; ĉu kunfanda (en kiu la morfemoj povas havi neklarajn limojn), ĉu aglutina (en kiu la morfemoj havas klarajn limojn).

Sed kion mi ne komprenas, tio esta la distingo inter signifohava kaj informohava, kio impresas min nekohere sencomanka. Kion ja povas signifi la vorto signifi se ne almenaŭ porti informon?

Kaj jes, mi ankaŭ komprenas, ke en Esperanto oni ofte limigas fleksiojn al kunfandaj fleksioj; ne temas pri tio. O'RyanW ( ) 02:35, 9. Nov 2006 (UTC)

Ĉu "lingvero"?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus malfaris la aldonon de "lingvero", ĉar ĝi unue ne estis metita je la ĝusta parto de la enkonduka frazo kaj due mi dubas, ke ĝi estus sinonimo de "vortero". - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:52, 29 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome la vorto "lingvero" ne troveblas en Reta Vortaro nek en NPIV. --Tlustulimu (diskuto) 11:00, 29 mar. 2022 (UTC)[Respondi]