Diskuto:Vortoj por grandegaj nombroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekagramo[redakti fonton]

Dekagramo = dag! --Harry8 21:41, 4. Apr 2009 (UTC)

La kunmetaĵo uzata en la titolo ("numeralego") estas uzata nenie en la ekster-Vikipedia Esperanta Interreto. Aldone, ĝi uzas la neoficialan radikon "numeral/". Vidu ankaŭ mian proponon ŝanĝi la titolon de la artikolo numeralo. Ĉe ĉi tiu artikolo mi preferus la titolon "Vortoj por grandegaj nombroj" (kiel en la ligitaj alilingvaj artikoloj), aŭ eble "nombregvorto". Marcos 21:49, 19. Nov 2009 (UTC)

kunigu tabelojn[redakti fonton]

Mi proponas la kunigon de du tabelojn de la sekcioj "Vortoj por grandegaj nombroj" kaj "Historio" ĉar ŝajnas esti eraroj en la esprimo: En la unua tabelo, "Nombrovorto laŭ "Longa" Skalo" ne montras vortojn kiel "biliono" kaj "biliardo" sed nur "Duiliono" kaj "Duiliardo". Ankaŭ en la dua tablo, kiel oni povus disigi "Eŭropa" kaj "Usona/Brita"?

Jen estas mia propono.

Nombro Nombrovorto laŭ
"Mallonga" Skalo
Nombrovorto laŭ
"Longa" Skalo
Preferinda nombrovorto en Esperanto
106 Miliono Miliono Miliono
109 Biliono Miliardo Miliardo
1012 Triliono Biliono Duiliono
1015 Kvadriliono Biliardo Duiliardo
1018 Kvintiliono Triliono Triiliono
1021 Sekstiliono Triliardo Triiliardo
1024 Septiliono Kvadriliono Kvariliono
1027 Oktiliono Kvadriliardo Kvariliardo
1030 Noniliono Kvintiliono Kviniliono
1033 Deciliono Kvintiliardo Kviniliardo
1036 Undeciliono Sekstiliono Sesiliono
1039 Duodeciliono Sekstiliardo Sesiliardo
1042 Tredeciliono Septiliono Sepiliono
1045 Kvatuordeciliono Septiliardo Sepiliardo
1048 Kvindeciliono Oktiliono Okiliono
1051 Seksdeciliono Oktiliardo Okiliardo
1054 Septendeciliono Noniliono Naŭiliono
1057 Oktodeciliono Noniliardo Naŭiliardo
1060 Novemdeciliono Deciliono Dekiliono
1063 Vigintiliono Deciliardo Dekiliardo
1066 Unvigintiliono Undeciliono Dekunuiliono
1069 Duovigintiliono Undeciliardo Dekunuiliardo

Se neniu kontraŭos, mi ŝanĝos la tabelon laŭ tio. --Salatonbv (diskuto) 09:49, 20 Dec. 2013 (UTC)

✔ Farite, sed mi korektis kelkajn vortojn laŭ PIV diranta "1072 oni elparolu «dek alt sepdek du» (ne «dekduiliono», ĉar dek duilionoj =1013)."--Salatonbv (diskuto) 08:43, 31 Dec. 2013 (UTC)