Diskuto:Vulkanismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu agas en vulkano ?[redakti fonton]

Amiko Marcos

La termino "agado" ŝajnas al mi esprimi volema faro:
En ĝia paĝo: "...senco la konscia laborado, formado sed ankaŭ la konscia preterlaso de ago."
En la Reta Vortaro: ..."Rim.: Inter ago kaj faro ekzistas tiu nuanco, ke per ago oni akcentas la intencitecon aŭ la eksteran aspekton..."

En kazoj pri natura fenomeno, oni pliofte trovas la termino "aktiveco"

Oni povus diskuti pri la nuancoj inter ago (agado) kaj aktivo (aktiveco) , kiuj ŝajnas deveni el la sama latina radiko...

--Jean-François Clet 10:47, 29. Sep 2009 (UTC)

Ĉiuj aliaj lingvoj havas "vulkanismo". Kial en Esperanto estu malsame? Ni do alinomigu ĝin al vulkanismo. Helga Schneider 15:28, 29. Sep 2009 (UTC)
Al Jean-François: Mi konsentas ke "aktiveco" estas ĉi-kaze pli taŭga ol "agado". Mi transprenis la esprimon "vulkana agado" el la artikolo vulkano. Repripensinte la terminon laŭ via kritiko, mi devas konsenti ke ĝi ne estas tre bona termino, kaj ke preferatas "vulkana aktiveco".
Al Helga: La problemo estas, ke "vulkan/" kaj "-ism/" jam havas siajn signifojn en Esperanto, kaj ke ŝajne la intencita signifo ne povas esti klarigata per kombino de la signifoj de "vulkan/" kaj "-ism/". La oficiala difino de "-ism/" estas "teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio, celado, kaj analogiaj sencoj" ("analogia" estis poste oficiale anstataŭigita per "analoga"). En vulkana aktiveco mi tute ne vidas ion analogan al teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio aŭ celado. Ĉu vi vidas tian analogecon? Marcos 07:40, 30. Sep 2009 (UTC)
Marcos: Vi citas la oficialigon de 1919, do de antaŭ 90 jaroj. Ĝi jam delonge estas multe tro malvasta kaj nur por vi "problemo". Plej multaj aliaj tute bone kaj sen plej eta problemo de nekompreno uzas vortojn kiel "anglismo", "alkoholismo", "plumbismo", "diletantismo", "adasismo" kaj "vulkanismo" k.m.a., ĉiuj "malpermesindaj" laŭ vi, eĉ se troveblaj tiel de jardekoj en ĉiuj iom detalaj vortaroj (ne nur en PIV, dif. 4 "tuto de fenomenoj ..") aŭ gramatikoj (mi ĉerpis la ekzemplojn el PMEG de Bertilo Wennergren). Ĉu vi ne volas skribi modernan enciklopedion en lingvaĵo de 2009? Aŭ cu vi nur volas propagandi viajn lingvo-reformajn ideojn kaj (mis-) uzas Vikipedion kiel forumo? Helga Schneider 14:11, 2. Okt 2009 (UTC)
La artikolo pri "-ism-" en PMEG konvinkis min ke la signifo-vastigo de "-ism-" ne estas nur-PIV-a afero, sed tute enradikiĝinta en Esperanton. Mi do ŝanĝas la titolon al "vulkanismo". Marcos 22:02, 2. Okt 2009 (UTC)
Post pluraj jaroj, mi aldonas rimarketon. "Vulkanismo" estas verŝajne ne-evitebla, pro la influo de pluraj (eŭropaj) lingvoj kaj ankaŭ por faciligi la serĉon al la (okcidentaj) legantoj. Tamen, en la naciaj lingvoj oni uzas "vulkanismo" en la senco de "vulkaneco": tio estas la rezulto de ilia "neplaniteco". Esperanto kapablas esti pli racia. (Vidu ankaŭ "-ec-" en PMEG.) --Rdelre (diskuto) 10:37, 8 Dec. 2015 (UTC)
Ĉiuokaze ties kvanteco estas K4 de VP:KUN#Kialoj por kunigi eble kun Vulkano.--Salatonbv (diskuto) 03:03, 8 Sep. 2013 (UTC)
Salatonbv: Laŭ mi, vi pravas. Alie, oni devas pligrandigi tiun ĉi voĉon, pri temoj kiuj ne havus taŭgan lokon en la voĉo "Vulkano". --Rdelre (diskuto) 10:37, 8 Dec. 2015 (UTC)