Diskuto:William Auld

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne malaperis La brita esperantisto antaŭ unu aŭ du jaroj?

Forpasis[redakti fonton]

William Auld forpasis hieraŭ la 11-a septembro 2006. Vidu la nekrologo El tion nekrologon iu povas verki tre bona vikipedia artikolo.--Denizo 16:27, 12. Sep 2006 (UTC)

Prononco de lia nomo[redakti fonton]

Gesinjoroj, bonvolu aldoni la prononcadon de nomo de Auld (aŭ Old?) ĉar por ne parolantoj la anglan lia nomo sonas tute malĝuste. P.Fiŝo 08:36, 7. Feb 2010 (UTC)

Fuŝesperantigo de lia nomo[redakti fonton]

Kia absurdaĵo tiu senbezona aldono "esperante Ŭiljamo Aŭldo". Auld neniam esperantigis tiel sian nomon! La individuan, jes, foje, per Vilĉjo (t.e. Vilhelmo), sed neniam por subskribi libron. Kaj en (kredeble aliulaj) poemoj, oni ĉiam rimigis lian familian nomon je "old". Sed ĉu vere necesas o-finaĵigi ĉiujn nacilingvajn nomojn?!!!

Nom-esperantigo[redakti fonton]

Dankon pri la atentigo, ke li uzis mem la formon Vilĉjo el Vilhelmo, tion mi ne sciis, tial esperantigis laŭ fonetiko. La nomon mi esperantigis al Aŭldo tial, ke per Oldo (aŭ Old' se ĝenas la o-finaĵo, kiun postulas ne ia absurdemo, sed la regulo 2 de la Fundamento, ĉar propraj nomoj estas vole-nevole gramatike substantivoj) la konfuzo kun old/a eblas (kio eventuale bonas por vortludoj, sed tio ne estas unua celo de esperantigoj :).
Do sekve al viaj rimarkoj, mi indikis "esperante Vilĉjo Aŭld'". Tamen se vi opinias ke Old' estas pli taŭga, ne hezitu ŝanĝi tiel, ŝajnas al mi ke ambaŭ formoj pravigeblas! --Pimskrabo (diskuto) 10:25, 11 Mar. 2014 (UTC)

Kontraŭ esperantigado de ĉi tiaj nomoj[redakti fonton]

Laŭ mi, aldoni sisteme tute novajn kaj senbezonajn esperantigojn en _enciklopedio_ estas ago malserioza kaj nepre kritikinda.

Kial oni enkonduku esperantigon elektitan laŭ pure persona, arbitra decido, kaj pri kiu ekzistas nek ĝenerala uzado nek konsento pri bezono? jc

argumentoj kontraŭ sistema esperantigado de nomoj en la Vikipedio fare de Pimskrabo[redakti fonton]

Esperantigado de nomoj per si mem ne estas problemo. La sisteman (kaj ofte fuŝan) esperantigadon de nomoj en la Vikipedio fare de Pimskrabo mi ja opinias kritikinda, kaj mi tuj klarigos kial:

1) Enciklopedio informu pri faktoj. Multaj el liaj esperantigoj estas ne formoj vaste uzataj, akceptitaj (kiel Platono, kvankam en iom oldaj tekstoj oni trovas ankaŭ Plato, ekzemple; aŭ kiel Parizo), sed liaj tute personaj elektoj el tuta gamo da formoj elekteblaj.

2) En enciklopedian artikolon mi enmetus nur tiujn formojn por kiuj ekzistas efektiva, dokumentebla uzo (tiurilate ne validas la fantazia listo de Rikardo Ŝulco en tiu Leksara kolekto ktp) kaj, prefere, por kiuj jam decidiĝis la uzado de unu formo. Ekzemple, en artikolo pri la hispana diktatoro Francisco Franco mi ne aldonus esperantigon, unue, ĉar preskau neniu uzas esperantigon skribe pri li (krom eble Pimskrabo mem); kaj due, ĉar ne facilas elekti inter Franko (jam havanta signifojn en Esperanto) kaj Frankoo.

3) Ne ekzistas bezono esperantigi (kun o-finaĵo) ĉiujn lok- kaj person-nomojn en enciklopedio. Kredi je tia bezono estas la fetiĉismo de la nom-esperantigoj. Multaj homoj (fakte, plimulto, se oni konsideras tekstojn efektive publikigitajn) ne konsentas pri tia bezono. Tial oni ne rajtas trudi al enciklopedio tian sisteman esperantigadon de nomoj. Tio estas simple malrespekto al la enciklopedio mem, al la uzantoj kaj al aliaj kunaŭtoroj.

4) La vikipedio jam enhavas transskribojn, kiuj utilas kiel prononc-indiko. Por tre multaj nomoj tio sufiĉas.

5) Ne ekzistas komunaj kriterioj por esperantigado de nomoj. Iuj preferas fari laŭ la skribo ("Viliamo"?); aliaj laŭ la prononco ("Ŭiliamo"?; sed kiun el la diversaj faktaj prononcoj de iu nomo oni elektu?); aliaj laŭ la etimologio, laŭ parencaj formoj en diversaj lingvoj ktp ("Vilhelmo"/"Gulielmo"); aliaj mikse, kun diversaj proporcioj de ĉiu ingredienco. Oni pensu ekzemple pri Klagenfurto/Klaŭdiforumo, Huelvo/Huelbo/Uerbo/Onubo (Huelva), Rondo/Rondao/Arundo (Arundo) ktp. Kaj koncerne esperantigon de virinnomoj, ne ekzistas samopinieco pri tio, ĉu oni uzu o- au a-finaĵon (Zamenhof mem uzis nomojn kiel Marta, kaj en la E-literaturo oni dum jardekoj trovas elstarajn aŭtorojn kiuj uzis la formojn Maria, Eva ktp).

6) Do, Pimskrabo arogas al si la rajton elekti aŭ krei kaprice iun esperantigon kaj trudi ĝin al uzontoj de enciklopedio. Tio estas absolute malserioza sinteno, neinda je enciklopedia redaktisto.

7) Cetere, estas groteske ke li evitas "Oldo", pro la signifo de "old", sed ne "Musolinio" (linio de/da musoj)! Ktp ktp ktp...

En la hispana lingvo, la normala nuntempa maniero skribi Meksik(i)o estas/estus Méjico; tamen meksikanoj preferas plu skribi México, laŭ la iama ortografio de la lingvo, kaj mi respektas tiun ilian preferon. Estas tre racie respekti la preferojn kaj nepreferojn de la homoj; malracie kaj malĝentile estas trudi sian amatajn ĉevaletojn kaj fetiĉojn al la homoj.

En Esperanto, ekzistas almenaŭ du sufiksoj (mi ne enkalkulas -lando) por pluformi landanonomon el landano, nome -io kaj -ujo. Nu, ankaŭ tiu demando ne estas findecidita, ekzistas almenaŭ du "tendaroj" koncerne tion. En Beletra Almanako ni respektas la uzadon de la aŭtoroj koncerne -ujo/-io, kaj ne trudas ies preferon per unuecigo de la tuta numero. La revuo respektas kaj spegulas la efektivan buntecon de la lingvouzo.

Same pri uskleco de lingvoadjektivoj ks. Iuj preferas skribi majuskle la Franca, la Angla, Ĉino, Japanoj; aliaj (ekzemple mi mem), preferas minuskligi: la turka, la persa, majao, egiptoj... En BA ni respektas la diversecon de uzoj, kaj do ankaŭ tion ni ne unuecigas. -- jc

Esperantigoj[redakti fonton]

Aŭldo[redakti fonton]

[1]: A Giridhar Rao: Interesis min ankaŭ eltrovi aŭldajn solvojn indiki en Esperanto la anglajn distingojn en la parolo de homoj de la altaj kaj malaltaj socioklasoj. [...] En la aŭlda tradukaĵo [...]

[2]: Antonio Valén: V. Benczik skribis pri Spiro de l' pasio (la Aŭlda parto de Kvaropo) ke [...]

[3]: István Ertl: mi memoras slovakian renkontiĝon de homoj tradukintaj la aŭldan verkegon ĉiu al sia lingvo… [...] sed ankaŭ intersendos amajn kaŝleterojn kun aŭldaj vortoj, [...]

Oldo[redakti fonton]

“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970, p. 155: William Auld: Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie, mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.

Aparta diskuto[redakti fonton]

Tiuj diskutoj pruvas, kial Esperanto neniam sukcesos atingi gravecon.Narvalo (diskuto) 15:01, 28 Mar. 2014 (UTC)
Nu, tio estas aparta diskuto. Kaj ĉu ĝi estas pli utila diskuto, mi ne scias ...

Kategorio:Naskiĝjaro mankanta (vivanta homo)[redakti fonton]

En la paĝo aperas Kategorio:Naskiĝjaro mankanta (vivanta homo). Ne eblas forpreni ĝin. Kie oni povas tion fari? Petr Tomasovsky (diskuto) 13:02, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Petr. La bedaŭrinde fuŝa ŝablono {{vivtempo}} ial ne ĝuste digestas la naskiĝdaton (naskiĝdato (P569)) el la artikolaj Vikidatumoj (wikidata:Q12795), supozeble ĉar tie estas informo pri "Gregoria kalendaro". Pro la terura kodo de la ŝablono mi nun ne havas ideon kiel ripari tion. Eble la fuŝinto ja povus foje fari tion. --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Lua‑eraro: not enough memory = www.isni.org/isni[redakti fonton]

En la paĝo aperas ruĝa teksto Lua‑eraro: not enough memory, kaj post klako sur ĝi aperas paĝo www.isni.org/isni/. Ĉu ŝerco? Petr Tomasovsky (diskuto) 13:09, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Petr. Tiu erarmesaĝo jam aperas en la malsupra navigilo de la artikolo, ĉar tiu siavice enplektas la fuŝe laborantan ŝablonon {{flago}}. Ekde la ekuzo de aparta Lua-modulo por la ŝablono, ĝi ne plu toleras varian nombron de ripetaj uzoj. Sed tiun fuŝon faris alia uzanto, kiu ne atentis, ke ŝablono "flago" povas esti ripete uzata. Mi jam ie proponis malfaron de la ŝanĝo, sed ankoraŭ ne realigis tion, ĉar la fuŝinto krome ŝanĝis diversajn rilatajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]