Diskuto:Yasmine (kantistino)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi havas du demandojn: 1) Ĉar ne ekzistas nun alia paĝo kun titolo Yasmine, ĉu ne sufiĉus nomi ŝin sole Yasmine sen kantistino en la krampoj? Ŝajnas al mi nenecesa la enkrampa precizigo. Kaj 2) ĉu prezentantino havas signifon moderatoro? Zuazua 19:48, 25. Jun 2009 (UTC)

Pri via unua demando: Mi aldonis la interkrampaĵon "kantistino" ĉar ja ekzistas aliaj personoj kun la sama nomo (ankoraŭ ne en la Esperanto-vikipedio, sed jes en la angla kaj franca, kaj do eble ankaŭ baldaŭ ĉe ni). Sed mi ne kontraŭas, se vi volus alinomi la artikolon al "Yasmine".
Pri la dua demando: ne, laŭ mia scio ŝi neniam estis moderigantino. Ŝi "nur" prezentis programojn. --PaulP@diskkont 21:31, 25. Jun 2009 (UTC)

Ĉu tio estas preseraro?--RG72 01:57, 26. Jun 2009 (UTC)

||1992||||||||
Dankon pro la atentigo. Mi korektis. --PaulP@diskkont 06:39, 26. Jun 2009 (UTC)