Diskuto:Zaŭija

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi supozas, ke pli trafas esperantlingve transskribi la urbonomon (kaj sekve ankaŭ la nomon de la koncerna distrikto) "Zaŭija" - certe la prononco de la araba urbonomo estas "Zaŭija", ne "Zavija".

ThomasPusch 12:57, 16 Mar. 2011 (UTC)

Intertempe teksto pri la distrikto Az Zaŭija ekzistas, kaj la teksto pri la urbo adaptiĝu al la origina, araba prononco. Mi do alinomigas la titolon.

ThomasPusch 11:06, 31 Mar. 2011 (UTC)

Narvalo renomigis la artikolon Zavija, kaj klarigis "kiel Vaŝingtono kaj la slavaj lingvoj". Sed la klarigo ne plene trafas: Vaŝingtono (por la usona ĉefurbo Washington DC, prononce pli-malpli Ŭo'ŝingtn Disi') estas esperantlingva vorto, dum Zaŭija aŭ Zavija nur estas latinliterigo de araba vorto, kaj tial la prononco de la araba pli gravas ol transliterigo en la slavaj aŭ baltiaj aŭ ĝermanaj aŭ kiuj ajn lingvoj de la norde najbara kontinento Eŭropo. Mi daŭre pledas por la formo Zaŭija, kaj lige al tio ankaŭ ekzistas multaj pliaj arabaj urboj, distriktoj, provincoj, riveroj, montoj ktp, pri kiuj necesus en kazo de akcepto redoni la araban sonon "ŭ" al esperantlingva "v" ŝanĝi la esperantlingvan latinliterigon.

Salam, ThomasPusch 21:33, 7 Apr. 2011 (UTC)


Narvalo respondis en mia persona diskutpaĝo, sed mi movas lian kaj mian notojn al la diskutpaĝo diskuto:araba lingvo, ĉar ne temas pri persona temo, ankaŭ ne al demando nur ligata al transskribo de la urbonomo Zavija aŭ Zaŭija, sed pri tute principa demando rilate al latinliterigo de ĉiaj arabaj nomoj en Esperanto.

ThomasPusch 08:52, 8 Apr. 2011 (UTC)