Diskuto:Zazaa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zazaa vikipedio[redakti fonton]

Bonvolu subteni la projekton de vikipedio en la zazaa lingvo je la retadreso: http://meta.wikimedia.org/wiki/Test-wp/diq

La frazo "Ĉi-tial la Zazaoj ofte nomatas subgrupo de la deylemo, kio estas malprava kaj kontraŭata fare de ili mem" ne kompreneblas. En Esperanto tute ne ekzistas la litero "y", kaj sen plia klarigo la vorto "deylemo" ne deĉifreblas. Mi trovas kantonon Deylam en provinco Buŝehr de Irano, aŭ urbeton Deylaman en provinco Gilan de Irano, sed al ambaŭ mi ne vidas ajnan enhavan rilaton... Tial mi simple elprenas la frazon, despli ke ĉiukaze laŭ la aserto temas pri informo "malprava kaj kontraŭata". Se reenmeti, tiam en komprenebla vortumo, kaj kun fidindaj referencoj por la aserto kaj ties malpraveco. ThomasPusch (diskuto) 13:09, 14 okt. 2016 (UTC)[Respondi]