Disneyland

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo en Disneyland

Disneyland, esperante Diznejlando estas tiuj amuzparkoj, kiuj konstruiĝas laŭ la ideoj de Walt Disney. La unuan Diznejlandon, kiu estis malfermiĝis en 1955 far Disney mem en kalifornia Anaheim, sekvis similaj amuzparkoj sur aliaj kontinentoj. Por la planado kaj konstruo de Disneyland-parkoj respondecas la branĉo Walt Disney Parks and Resorts de Walt Disney Company.

Enhavo

[redakti] Disneyland-parkoj

[redakti] Disneyland Resort en Kalifornio (1955)

La originala Disneyland estis malfermita en Kalifornio en 1955 en Anaheim. Post 30 jarojn, la 24-an de aŭgusto de 1985, oni salutis la 250-milionan vizitanton.

[redakti] Walt Disney World Resort en Florido (1971)

La plej granda Disneyland estas Walt Disney World Resort proksime al Orlando, Florido, Usono, kies surfaco estas pli ol 12.000 hektaroj. Tiel ĝi estas ankaŭ la plej granda amuzparko de la mondo. Disney World estis en oktobro de 1971 kaj kostis ĉ. 400 milionojn da USD.

[redakti] Tokyo Disney Resort (1983)

La plej vizitata Disneyland kaj samtempe la plej vizitata amuzparko de la mondo estas la Disneyland en Tokio, kiu allogis en la jaro 1997 17,83 milionojn da homoj. Disneyland en Tokio malfermiĝis la 15-an de aprilo de 1983 kaj havas la surfacon de 46,25 ha.

[redakti] Disneyland Resort Paris (1992)

La sola eŭropa Disneyland estis konstruita en la departemento Seine-et-Marne ĉe Parizo kaj malfermita en 1992.

[redakti] Hong Kong Disneyland (2005)

La dua azia Disneyland malfermiĝis en Honkongo la 22-an de majo 2005, kiu laŭ ĉinaj astrologoj estis aparte bona tago por komenco de nova entrepreno.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj