Disortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F81.0 disleksia kaj disortografia perturbo
F81.1 disortografia perturbo sen disleksio
F81.3 kombinita evolua perturbo de lerneje akirataj kapabloj (kun aldona diskalkulio)
vdr

Disortografio estas difektita kapablo apliki ortografion. La malsanulo miksas majusklojn kaj minusklojn, skribas plurajn vortojn komune aŭ longajn vortojn poparte (tujvenis loko motivo), miksas similajn sonojn (s-z, p-b), aldonas literojn aŭ male ellasas ilin.

Disortografio ofte aperas kune kun disgrafio aŭ kun difektoj de prononcado, kiam oni miksas similajn sonojn (levorvero - revolvero, serĉas - ŝercas - ŝerĉas). Tamen ne temas pri lispado, ĉar izolajn sonojn la paciento prononcas ĝuste.