Disputo pri la universalaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La disputo pri la universalajoj (latine: quaestio de universalibus) estas la plej grava gnoseologia-teologia problemo de la skolastika epoko kaj havas kiel bazon la difinon mem de universalaĵo.

La problemo elfluis el pasaĵo de la verko de Porfirio "Isagogé" (greke: Εἰσαγωγή = enkonduko), tradukita kaj komentita de Anicio Manlio Torquato Severino Boecio, en kiu oni pritraktis la universalajn terminojn “genroj kaj specioj” (ekzemple “besto”, “homo” ktp) aplikeblaj al unuopaj individuoj.

Realistoj kaj nominalistoj[redakti | redakti fonton]

La disputo naskiĝis, aŭ pli intensiĝis, en la 12-a jarcento per la diskuto inter Sankta Anselmo el Aosto kaj Vilhemo el Champeaŭ, subtenantoj de la realeco de la universalaĵoj (realismo), kiun, male, kontraŭis tiuj, kiuj asertis la nominalisman karakteron de la universalaĵoj kiel Roscelino el Compiègne, apoganto de ekstrema (nominalismo).

La rilato inter voces (voĉoj) kaj res (aĵoj), inter lingvaĵo kaj realo, centraj punktoj de la gramatikaj kaj dialektikaj studoj, konstituas la esencan elementon de la problemo de la universalaĵoj, vive eksplodinta en la 12-a jarcento pro ĝiaj lingvosciencaj, gnoseologiaj kaj teologiaj implicoj.

Plej ĝenerale temas pri problemo koncernanta la naturon de la rilato inter la ideojmensaj kategorioj, esprimitaj per lingvaj terminoj, kaj la ekstermensaj realoaĵoj; aŭ, alivorte, la rilato kuranta inter la penso kaj la esto.

La problemo, do, investas la fundamenon kaj la validecon de la scio kaj, ĝenerale, de la homa scio. Oni povas reformuli la problemon kaj la solvojn tiel:

La universalaĵoj estas:

  • ante rem, nome ili ekzistas “antaŭ ol” ekzistas la aĵoj, en la Dia menso;
  • in re, nome ili ekzistas “ene” de aĵoj mem, kiel realaj estaĵoj;
  • post rem, nome ili estas “realaj produktoj” de la homa menso kiu praktikas aŭtonoman funkcion en la ellaborado de konceptoj kiu ne dependas de la realaĵoj.

Ankoraŭ: Ĉu la universalaĵoj estas realaj ankaŭ se aĵoj ne ekzistus, en Dio antaŭ la kreado, aŭ ĉu ili ekzistas en la aĵoj kiel ilia esenco laŭ la pensado de Aristotelo, aŭ ĉu fine ili fariĝas realaj nur en la momento en kiu la menso ilin formas?

Sur tiuj temoj realistoj batalis nominalistojn kiuj negas kiun ajn konsiston al la universalaĵoj kiuj por ili estas simplaj nomoj, nome flatus vocis (voĉsonoj).[1].

Teologiaj implicoj[redakti | redakti fonton]

La disputo baldaŭ akiris teolgiajn konotaciojn.
Roscelino el Compiègne, Roscelino per sia ekstrema nominalismo ke kiel la homaro estas nula el si mem pro tio ke ĝia realo estas konstituata de homoj, tiuj ĉi vere realaj, tiel ankaŭ la dieco ne estas io komuna al la tri Personoj de la Triunuo – Patro, Filo kaj Sankta Spirito – sed realo distinginta el aliaj tri malgraŭ la identeco de povo kaj volo.

De Anselmo kaj Abelardo akuzita pri triteismo, Roscelino ĉar fakta, eĉ se ne intenca, neganto de la dogmo de la Triunuo, estis kondamnita en la Koncilio de Soissons (Francio 1092) kaj estis devigita forĵuri sian eraron kaj liaj libroj estis bruligitaj.

Konceptista solvo inter la realisma kaj nominalisma[redakti | redakti fonton]

Abelardo, disĉiplo de Vilhemo el Champeau x, kontestis ambaŭ tezojn. Laŭ li, antaŭ ĉio ne sencas allasi ke, la universalòaĵo estas ante rem ĉar neniu kapablas koni la dian menson, nek sencas allasi ke, la universalaĵo kuŝas en la aĵo ĉar tiu ĉi estas ĉiam individua, sed la fundamenta eraro kiu similigas realistojn kaj nominalistojn konsistas en la atribuado, al la universalaĵoj, de la karakterizo de “res” (realo), kiu por la unuaj estas “esenco” transcenda, por la duaj voĉeliĝo.

Efektive, laŭ Abelardo, la universalaĵo ne estas aĵo, nek estas io materia kuŝanta en la individuoj aŭ ekstere de ili (in reante rem) sed estas “sermo” (parolo) kun logika-lingva signifo produktita de nia menso kiu ellaboras la realaĵaron sed kiu (sermo) ne koincidas kun ĝi ĉar limiĝas atribui al ĝi sencon. Nek do, voĉsono nek realo en la realaĵo: jen konceptismo.

Solvoj de Alberto la Granda kaj sankta Tomaso de Akvino[redakti | redakti fonton]

La kompromiso inter la du ekstremaj solvoj estis elpensita, kaj pruvita, de Sankta Alberto la Granda kaj Sankta Tomaso el Akvino. Por ili la universalaĵoj estas:

  • ante rem, nome ili havas realon kiu antaŭas la individuaĵojn (realismo) ĉar ili ekzistas ab aeterno (de ĉiam) en la menso de Dio: do ili ekzistas jam antaŭ la alestiĝo de la aĵoj;
  • in re ĉar ili konstituas tiun esencon kiun Dio enmetis en la aĵojn en la krea momento;
  • finfine post rem ĉar la homa menso en la ellaborado de la realo kapablas ilin ekstrakti el la aĵoj pere de abstraktado kaj transformi al mensaj imagoj kaj konceptoj kaj fine en vortoj kaj konvenciaj signoj.

Vilhelmo el Okhamo[redakti | redakti fonton]

La disputo de universalaĵoj daŭris laŭlonge de jarcentoj kaj miloj en ĝi intervenis. Unu, tamen, en la malfrua mezepoko, superas ĉiujn famulojn en tiu kampo: Vilhelmo el Okhamo, kies doktrino pri universalaĵoj estas taksata nominalismo modera ĉe kelkaj kaj ekstrema nominalismo ĉe aliaj. Ĝenerale liaj ĉikazaj doktrinoj, krom diversmaniere juĝataj, estis kritikitaj kaj cenzuritaj de la ekleziaj aŭtoritatoj.

La problemo de universalaĵoj hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Senfajriĝis en la ekleziaj filozofiaj universitatoj kaj pro tio ke eble kontentigas la Tomasa solvo kaj pro tio ke la ekstremaj nominalismo kaj realismo ne plu havas sekvantojn...

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (latinaj lokucioj uzitaj de Anselmo por difini la ekstreman nominalismon de Roscelino)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L. Gentile, Roscellino di Compiègne e il problema degli universali, Lanciano 1975
  • E.-H. W. Kluge, Roscelin and the Medieval Problem of Universals, in «Journal of the History of Philosophy» vol. 14 (ottobre 1976), pp. 405 – 414
  • Five Texts on the Mediaeval Problem of Universals (Porphyre de Tyr, Boèce, Pierre Abélard, Jean Duns Scot, Guillaume d'Ockham), Indianapolis, Hackett, 1994 - Google Livres
  • History of the Problem of Universals in the Middle Ages. Notes and Texts, 1995
  • Alain de Libera, La Querelle des universaŭ, Paris, Seuil, 1996 ; L'Art des généralités", Aubier, 1999.
  • Loŭ, Michael J. (2001). "The Problem of Universals" in Metaphysics: Contemporary Readings, Michael J. Loŭ (ed.), N.Y.: Routledge, pp. 3–13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]