Distanca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Distanca lingvodistancolingvo (Abstandsprache [1] 'distancolingvo') estas lingvo, kiu tiom diferencas de ĉiu alia lingvo, ke interkompreniĝo ne eblas, nek parole nek skribe, do oni ne povas konsideri ĝin kiel dialekton de alia lingvo. Distanca lingvo povas esti parenca kun aliaj lingvoj (ĝi ne nepre estu izolita lingvo). Bezono nomi lingvon distanca estiĝas ĉefe kiam ne temas pri normlingvo, do kiam ĝi ne estas aparta lingvo pro ellaborado (Ausbausprache).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinz Kloss, « Abstand-languages and Ausbau-languages » (Anthropological linguistics, 1967, 9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]