Distrikto (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Brazilo distrikto (portugale distrito) estas teritorio, laŭ kiu oni subdividas municipon.

La subdivido de municipo en distriktojn okazas laŭ administra bezono, ĝenerale kiam ene de la municipo ekzistas konsiderindaj aglomeraĵoj, ĉefe pro la nombro da loĝantoj, kiuj grandparte estas malproksimaj de la ĉefa urba areo. Oni konsideras, ke municipoj nedividitaj en distriktojn estas unudistriktaj municipojmunicipoj de ununura distrikto. Kiam la municipo havas pli ol unu distrikto, la distrikto enhavanta la ĉefan urbon de la municipo estas nomata sideja distrikto, dum la aliaj ricevas la nomojn de la aglomeraĵoj, formale nomataj vilaĝoj, kiuj al tiuj funkcias kiel sidejoj. Kompreneble la distrikto de unudistrikta municipo estas ĝi mem la sideja distrikto.

Distriktoj estas kreitaj de municipaj leĝoj aŭ de la subŝtata leĝo, kiu kreis la koncernan municipon jam dividitan en distriktojn. Ĉiu distrikto devas disponigi notari-oficejon por civitana registrado, kaj en grandaj distriktoj povas esti suburbestrecon aŭ regionan administracion. Distriktoj estas sub la regado de la urbodomo, kaj en tiuj teritorioj la plenuma povo respondas ekskluzive al la urbestro; tial suburbestro aŭ administranto, se ili ekzistas, estas indikita de la urbestro mem kaj ne elektitaj de la popolo (pro tio nomataj konfidaj oficoj).

Kelkfoje oni subdividas distriktojn en kvartalojn, sed preskaŭ ĉiam ili havas kulturan aŭ geografian rolon kaj politika rolo ne ekzistas. Kiam distrikto kreskas kaj ne intregriĝas kun la ĉefa urbo, ĝi gajnas politikan forton kaj povas okazi, ke ĝi klopodos fariĝi municipo.

La subdivido en distriktojn, en la moderna brazila leĝaro, grandparte sekvas la alitempan teritorian dividon en freguesias ("paroĥo", "civitana paroĥo"), de la kolonia Brazilo, kiel ankoraŭ estas en Portugalio.

Neformale aŭ lato sensu, foje oni nomas distrikton vilaĝovilaĝeto. En la portugala, same neformale, aliaj uzataj terminoj estas vila, povoadopovoação.

En la 31-a de decembro 2001 la nombro da distriktoj estis 9.910, el kiuj 5.560 estas sidejaj distriktoj kaj 4.350 estas nesidejaj.

Aliaj uzoj de la termino distrikto en Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo la termino distrikto estas uzata ankaŭ en du specialaj kazoj: por la Federacia Distrikto (kiel unuo de la Brazila Federacio) kaj por la insulo Fernando de Noronha (kiel unuo de la subŝtato Pernambuko).

La Federacia Distrikto estas unu el la 27 federaciaj unuoj de Brazilo, el kiuj la aliaj 26 estas konsiderataj subŝtatoj aŭ simple ŝtatoj. Ĝi malsamiĝas de la aliaj unuoj pro tio, ke ĝi estas la teritorio entenanta la nacian ĉefurbon, Braziljo, kaj havas specifan teritorian dividon kaj administracion.

La insulo Fernando de Noronha estas nomata subŝtata distrikto de Pernambuko kaj samrangas kun la municipoj de tiu subŝtato.