Distrikto Aachen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
administra sidejo: Aachen
areo: 546 km²
loĝantoj: 310 093 (fine de decembro 2006)
aŭtokodo: AC (Aachen)

La distrikto Aachen situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Aachen, kvankam la urbo Aachen mem ne apartenas al la distrikta teritorio. Kialo por tio estas, ke la distrikta administrejo situas en Burtscheid, kiu origine post la Dua Mondmilito estis komunumo en la distrikto kaj nur dum 1972 iĝis urboparto de Aachen.

Ekde la 21-a de oktobro 2009 estas unuigitaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Aachen kaj la distrikto Aachen, kaj la komuna teritorio ricevis la nomon Städteregion Aachen (urba regiono Akeno).

Najbaras la distriktoj Heinsberg norde, Düren kaj Euskirchen oriente, krome limas Belgio sude kaj okcidente, la eksterdistrikta urbo Aachen kaj Nederlando okcidente.

Administra disdivido

Urboj

  1. Alsdorf (48 328)
  2. Baesweiler (27 620)
  3. Eschweiler (56 049)
  4. Herzogenrath (46 941)
  5. Monschau (11 864)
  6. Stolberg (56 455)
  7. Würselen (38 598)

Pliaj komunumoj

  1. Roetgen (8727)
  2. Simmerath (15 841)

(nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

La urbo Herzogenrath fakte kunkreskiĝis kun la nederlanda urbo Kerkrade tuj okcidente, kie dum somero 1989 okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO. La germanajn kaj nederlandajn urbopartojn nur dividas simbola mureto de malmultaj centimetroj da alteco, kiu iom ĝenas aŭtoŝoforojn kaj biciklantojn, sed ne estas vera barilo, pli invitas infanojn balanciĝi sur ĝi samkiel sur rando de trotuaro. Dum somero 1989, kvin monatojn antaŭ la muro, kiu dividis la orienton kaj okcidenton de Berlino, Germanio kaj tuta Eŭropo, tiu miniatura muro tre impresis la junajn kongresanojn el la tiam komunismaj orienteŭropaj ŝtatoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)