Aarberg (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Aarberg)
Distrikto Aarberg
Blazono de Aarberg
Aarberg
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Aarberg
Kantono Berno
Ĉefloko Aarberg
Koordinatoj  47° 2′ N 7° 16′ O / 47.033 °N, 7.267 °O / 47.033; 7.267 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ N 7° 16′ O / 47.033 °N, 7.267 °O / 47.033; 7.267 (mapo)
Nombro de loĝantoj 34229(2007-12-31)
Areo 153 km²
Loĝantardenseco 224 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0201
vdr


La distrikto Aarberg (en Esperanto ankaŭ distrikto Arbergo estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 34229 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma komunumo Aarberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis integrita al la nova administra distrikto Seeland.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Aarberg etendiĝas nordokcidente de la federacia urbo Berno en la oriento de la tiel nomita Selando en la Svisa Mezlando, en kies suda parto fluas la rivero Aro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La regiono Aarberg unuflanke estas tre frukta kaj grava kultivejo por legomoj, aliflanke en la regiono setlas diversaj gravaj industrientreprenoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trapasas la distrikton la trajnlinio de Berno al Bielo kaj de Büren ĉe Aro al Kerzers, krome la svisa aŭtovojo A6.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa distrikto Aarberg en la 13-a jarcento ĝis la jaro 1358 estis nobela senjorujo. De 1376 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Aarberg estis berna kamparvoktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la iama voktejo Aarberg formis parton de la helveta distrikto Zollikofen. Ek de 1803 ĝis 1831 ĝi estis berna ĉefdistrikto kaj al ĝi aliĝis ankaŭ la komunumoj Meikirch, Rapperswil, Schüpfen kaj Seedorf kaj ek de 1831 ĝi estas distrikto de Kantono Berno. La distrikto apartenas ek de la 1997 al la administra regiono Ĵuraso-Selando kun terenregistro en Büren ĉe Aro.

Komunumoj de la distrikto Aarberg[redakti | redakti fonton]

La distrikto Arberg konsistas (stato en 2009) el 12 komunumoj, el kiuj Lyss estas la plej granda. Lyss kaj Aarberg estas urboj, Lyss pro ĝia grandeco kaj Aarberg pro ĝia historia urborajto. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aarberg Aarberg 3963 7,9 0301
Bargen BE Bargen 986 7,9 0302
Grossaffoltern Grossaffoltern 2823 15,1 0303
Kallnach Kallnach 1513 10,6 0304
Kappelen Kappelen 1194 10,9 0305
Lyss Lyss 11423 11,8 0306
Meikirch Meikirch 10,3 xx 0307
Niederkirch ĉe Kallnach Niederkirch ĉe Kallnach 286 4,6 0308
Radelfingen Radelfingen 1178 14,7 0309
Rapperswil BE Rapperswil 2120 18,2 0310
Schüpfen Schüpfen 3374 19,8 0311
Seedorf Seedorf 2989 20,9 0312
Totale 12 24229 152,7 0201

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]