Distrikto Annaberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Annaberg
Origina nomo Landkreis Annaberg

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Annaberg-Buchholz
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 88 225
Loĝdenso 194,5 loĝ./km²
Geografio
Areo 438,17 km²
Distrikto Annaberg sur la mapo de Saksio
Distrikto Annaberg sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 34′ 48″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)50.5813Koordinatoj: 50° 34′ 48″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Annaberg (Germanio)
Distrikto Annaberg (Germanio)
DEC
Distrikto Annaberg
Distrikto Annaberg
Situo de Distrikto Annaberg
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj ANA
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
vdr

La distrikto Annaberg (germane Landkreis Annaberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).

La urbo Annaberg-Buchholz estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 438,17 km² fine de la jaro 2003 loĝis 88.225 homoj; do meznombre 194,5 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Annaberg estas signita per 1.

Najbaraj distriktoj estis oriente Mittlerer Erzgebirgskreis, okcidente Aue-Schwarzenberg kaj nordokcidente Stollberg. En la sudo limis la ĉeĥa regiono Karlovy Vary.