Distrikto Aschersleben-Staßfurt
ATENTU: Tiu-ĉi distrikto malfondiĝis dum julio 2007. Ĝiaj komunumoj (krom Falkenstein (Harz)) eniris la novan distrikton Salzland. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
| Distrikto Aschersleben-Staßfurt | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Aschersleben-Staßfurt |
| Estas parto de | Saksio-Anhalto |
| Administra centro | Aschersleben |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) | 98.484 |
| Loĝdenso | 150 hom./km² |
| Areo | 654,69 km² |
![]() La Distrikto Aschersleben-Staßfurt sur la mapo de Saksio-Anhalto |
|
| Aŭtaj kodoj | ASL |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Aschersleben-Staßfurt (germane: Landkreis) situas en la mezo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Aschersleben estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 654,69 km² loĝas 98.484 homoj; do meznombre 150 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Aschersleben-Staßfurt estas signita per 3.
Najbaraj distriktoj estas norde Börde (6), oriente Schönebeck (17) kaj Bernburg (4), sude Mansfelder Land (11) kaj okcidente Quedlinburg (14).
|
||||||||
