Distrikto Aue-Schwarzenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La distrikto Aue-Schwarzenberg (germane Landkreis Aue-Schwarzenberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Aue-Schwarzenberg
Origina nomo Landkreis Aue-Schwarzenberg
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Aue
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 134.291
Loĝdenso 258 hom./km²
Areo 528,24 km²
Distrikto Aue-Schwarzenberg sur la mapo de Saksio
Distrikto Aue-Schwarzenberg sur la mapo de Saksio
Aŭtaj kodoj ASZ
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Aue-Schwarzenberg (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Aue estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 528,24 km² loĝas 134.291 homoj; do meznombre 258 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Aue-Schwarzenberg estas signita per 2.

Saxony (districts).png

Najbaraj distriktoj estas norde Zwickauer Land kaj Stollberg, oriente Annaberg, okcidente Vogtland. En la sudo limas la ĉeĥa distrikto Karlovy Vary.