Büren (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Büren)
Distrikto Büren
Blazono de Büren
Aroponto ĉe Arch
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Büren
Kantono Berno
Ĉefloko Büren ĉe Aro
Koordinatoj  47° 8′ N 7° 22′ O / 47.133 °N, 7.367 °O / 47.133; 7.367 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ N 7° 22′ O / 47.133 °N, 7.367 °O / 47.133; 7.367 (mapo)
Nombro de loĝantoj 22275(2008-12-31)
Areo 88 km²
Loĝantardenseco 253 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 205
vdr


La distrikto Büren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 22275 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Büren ĉe Aro.

Ek de la 1-a de januaro 2010 la komunumoj Lengau, Meinisberg kaj Pieterlen apartenas al la administra distrikto Bielo, dum la ceteraj 11 komunumoj estis integritaj al la administra distrikto Seeland.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Büren situas ĉe la bordo de la rivero Aro inter la montoĉeno Bucheggberg en sudoriento kaj la Ĵurasa montaro en nordokcidento, en la nordokcidento de la Kantono Berno kaj estas de tri flankoj ĉirkaŭigita de la Kantono Soloturno.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Büren limas en nordokcidento al la distrikto Courtelary, en nordo al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno), en oriento al la distrikto Bucheggberg (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Fraubrunnen, en sudo al la distrikto Aarberg, en sudokcidento al la distrikto Nidau, kaj en okcidento al la distrikto Bielo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto Büren pasas la svisa aŭtovojo A5 de Soloturno al Bielo kaj paralele al ĝi grava orient-okcidenta trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Yverdon al Laŭzano kaj Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko la regiono ĉirkaŭ la urbeto Büren estis nobela senjorujo. En la jaro 1388 la senjorujo fariĝis berna voktejo, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En 1803 la iama voktejo fariĝis ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno. Per la administra reformo de Kantono Berno la distrikto Büren ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2010 kaj ĝiaj komunumoj estis atribuitaj al la novaj administraj distriktoj Bielo kaj Seeland.

Komunumoj de la distrikto Büren[redakti | redakti fonton]

La distrikto Büren konsistas (stato en 2009) el 14 komunumoj, el kiuj la Lengnau estas la plej granda. La unika urbo estas la ĉefurbo Büren ĉe Aro, kiu posedas historia urborajton . Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arch Arch 1560 6,4 0381
Büetigen Büetigen 791 3,6 0382
Büren ĉe Aro Büren ĉe Aro 3220 12,7 0383
Busswil ĉe Büren Busswil ĉe Büren 1931 3,1 0384
Diessbach ĉe Büren Diessbach ĉe Büren 873 6,3 0385
Dotzigen Dotzigen 1346 4,3 0386
Lengnau BE Lengnau 4501 7,3 0387
Leuzingen Leuzingen 1188 10,3 0388
Meienried Meienried 52 0,7 0389
Meinisberg Meinisberg 1244 4,4 0390
Oberwil ĉe Büren Oberwil ĉe Büren 797 6,7 0391
Pieterlen Pieterlen 3347 8,3 0392
Rüti ĉe Büren Rüti ĉe Büren 810 6,5 0393
Wengi Wengi 615 7,1 0394
Totale 14 22275 87,7 0205

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]