Distrikto Biberach
El Vikipedio
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| distriktaro: | Tübingen |
| regiona ligo: | Donau-Iller |
| administra sidejo: | Biberach |
| areo: | 1409 km² |
| enloĝantoj: | 188.712 (fine de junio 2006) |
| aŭtokodo: | BC (Biberach) |
La distrikto Biberach situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Biberach. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario.
Najbaras la distriktoj Reutlingen kaj Alb-Donau norde, Neu-Ulm kaj Unterallgäu (Suba Algovio) - ambaŭ en la apuda federacia lando Bavario - kaj aldone al la eksterdistrikta urbo Memmingen oriente, Ravensburg sude kaj Sigmaringen sudokcidente kaj okcidente.
La distrikto situas en la historia regiono Supra Ŝvabio. La plej okcidenta parto atingas la mezaltan montaron Schwäbische Alb. La rivero Iller estas la natura limo al Bavario oriente.
[redakti] Reta ligilo
|
||||||
