Distrikto Bitterfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la la malnovaj distriktoj Bitterfeld, Köthen kaj iuj komunumoj de distrikto Anhalt-Zerbst en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Anhalt-Bitterfeld - germane Landkreis Anhalt-Bitterfeld. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!


Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Bitterfeld
Origina nomo Landkreis Bitterfeld
Estas parto de Saksio-Anhalto
Administra centro Bitterfeld
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) 93.927
Loĝdenso 184 hom./km²
Areo 509,79 km²
Distrikto Bitterfeld sur la mapo de Saksio-Anhalto
Distrikto Bitterfeld sur la mapo de Saksio-Anhalto
Aŭtaj kodoj BTF
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Bitterfeld (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Bitterfeld estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 509,79 km² loĝas 93.927 homoj; do meznombre 184 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Bitterfeld estas signita per 5.

Landkreise in Sachsen-Anhalt.png

Najbaraj distriktoj estas nordoriente Wittenberg (21), okcidente Köthen (10), sudokcidente Saalkreis (15), norde la eksterdistrikta urbo Dessau kaj en la sudoriento la saksa distrikto Delitzsch.