Distrikto Constanța

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Constanţa)
Distrikto Constanța
distrikto
Ĉefurbo Konstanco (Rumanio)
Regiono Dobroĝo
mallonge CT
Telefono +40×41...
Areo
 
7 071 km²
(8-a rango)
Loĝantaro 655 997
(stato de 2021, 5-a rango)
Loĝdenso 93/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Constanța [konstanca] estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, en la provinco Dobroĝo, ĉe Nigra Maro. Ĝia ĉefurbo estas Konstanco. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 655 997 loĝantoj sur areo de 7 071 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km².

Fotoj el la distrikto

Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: Bulgario; okcidente: distriktoj Călărași kaj Ialomița; norde: distriktoj Brăila kaj Tulcea.

Distrikto Constanța estas la plej urbeca de Rumanio. El 715.151 loĝantoj 506.458 vivas en urboj, tio estas pli ol 70 %. Interalie pro tio la distrikto donas la plej altan kontribuon al la malneta enlanda produkto de Rumanio, nome 17,4 miliardojn da leoj jare. Per areo de 7071,29 km² ĝi havas la 8-an lokon laŭ areo inter la rumanaj distriktoj; laŭ la loĝantaro la 5-an.


Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto Constanța havas 3 urbegojn, 9 urbojn kaj 58 vilaĝojn:

  • Urboj
  • Vilaĝoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]