Distrikto Covasna
Distrikto Covasna | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Sfântu Gheorghe |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | CV |
Telefono | +40×67... |
Areo |
3 710 km² (39-a rango) |
Loĝantaro | 200 042 (stato de 2021, 41-a rango) |
Loĝdenso | 54/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Covasna [kovasna] (hun: Kovászna) estas distrikto (rumane județ) sur la teritorio de la malnova Háromszék (rumane Trei Scaune; = tri seĝoj) kun ĉefurbo Sfântu Gheorghe (hungare Sepsiszentgyörgy) (67.108 loĝantoj). Distriktkodo: CV.
Ĝiaj najbaroj estas: oriente — distriktoj Bacău kaj Vrancea, sud-oriente — distrikto Buzău, sud-okcidente — distrikto Brașov kaj norde distrikto Harghita.
Loĝantaro
Distrikto Covasna apartenas al sikullando, tial la pliparto de ĝiaj loĝantoj estas hungarlingva. Pro sia situo en montaro (Karpatoj) ĝi estas maldense loĝata.
En la jaro 2001 ĝi havis 231.172 loĝantojn kun popoldenseco de 62 loĝantoj/km². 75 % de la loĝantaro estas hungarlingva, 24 % rumanlingva. Covasna havas la plej malmultnombran loĝantaron de ĉiuj rumanaj distriktoj.
Geografio
La surfaco de la distrikto estas 3.710 km². Ĝi estas la tria plej malgranda el la rumanaj distriktoj, post Ilfov kaj Giurgiu.
-
La distrikta blazono
-
Etnoj de sikullando (1992)
-
Etnoj de sikullando (2002)
Municipoj
- Sfântu Gheorghe (Sepsiszentgyörgy)
- Târgu Secuiesc (Kézdivásárhely)
Urboj
- Covasna (urbo) (Kovászna)
- Baraolt (Barót)
- Întorsura Buzăului (Bozdaforduló)
Bibliografio
- Kisgyörgy Zoltán: Kovászna megye. (gvidlibro hungare). PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 2000.