Distrikto Cuxhaven
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Malsupra Saksio |
| Administra urbo: | Cuxhaven |
| Areo: | 2 072 km² |
| Loĝantoj: | 199443 (fine de decembro 2011) |
| Loĝdenso: | 99 po km² |
| Aŭtokodo: | CUX |
| Municipokodo: | 03352 |
| Komunumoj: | 58 |
| Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Cuxhaven (germane Landkreis Cuxhaven) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Cuxhaven.
La distrikto havas areon de 2 072 km², kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 199443 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
Situo [redakti]
Norde la distrikton limigas la Norda Maro, okcidente la rivero Weser [VEza] enfluas ĝin, kaj oriente la rivero Elbo.
Esperanto en la regiono [redakti]
En la distrikta centro, la urbo Cuxhaven, jam dufoje okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo - dum 1991/1992 (temo: "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?") kaj dum 2000/2001 (temo: "Survoje al nova jarmilo – kio estas antaŭ ni?").
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||