Distrikto Döbeln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Döbeln
Origina nomo Landkreis Döbeln
Estas parto de Saksio
Administra centro Döbeln
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) 74.342
Loĝdenso 175 hom./km²
Areo 423,91 km²
Distrikto Döbeln sur la mapo de Saksio
Distrikto Döbeln sur la mapo de Saksio
Aŭtaj kodoj DL
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La distrikto Döbeln (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iamaj distriktoj Freiberg kaj Mittweida kunfandiĝis al nova distrikto Centra Saksio (germane Landkreis Mittelsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Centra Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

La samnoma urbo Döbeln estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 423,91 km² loĝis 74.342 homoj; do meznombre 175 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Döbeln estas signita per 6.

Saxony (districts).png

Najbaraj distriktoj estis norde distrikto Torgau-Oschatz, oriente Meißen, sude Mittweida kaj en la okcidento la distrikto Muldental.