Distrikto Emsland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Emsland en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Meppen
Areo: 2 881 km²
Loĝantoj: 312 855
(fine de decembro 2012)
Loĝdenso: 107 po km²
Aŭtokodo: EL
Municipokodo: 03454
Komunumoj: 60
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Emsland (germane Landkreis Emsland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Sian nomon la regiono havas de la rivero Emso, kiu trafluas ĝin. Administra centro estas la urbo Meppen, aliaj gravaj urboj estas Lingen kaj - tratranĉita per multaj kanaloj - Papenburg.

La distrikto havas areon de 2 881 km², kaj fine de decembro 2012 ĝi havis 312 855 loĝantojn. Sude ĝi limas je la distrikto Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio, parto de la Monastera Lando, norde je la distrikto Leer, parto de la historia regiono Orienta Frislando, kaj okcidente inter alie al la du nederlandaj provincoj Drenthe kaj Groningen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri la historia regiono Emslando, kies centro estas la distrikto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

skema mapo de la distriktaj komunumoj