Entremont (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Entremont)
Distrikto Entremont
Blazono de la distrikto Entremont
Sovereu Bagnes, Distrikto Entremont
Mapo de la distrikto Entremont
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Sembrancher
Koordinatoj  46° 5′ N 7° 9′ O / 46.083 °N, 7.150 °O / 46.083; 7.150 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ N 7° 9′ O / 46.083 °N, 7.150 °O / 46.083; 7.150 (mapo)
Nombro de loĝantoj 14410 (2012-12-31)
Areo 633,2 km²
Loĝantardenseco 22,8 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2303
vdr


La Distrikto Entremont estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 14410 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Sembrancher.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Entremont etendiĝas en la tri fontvaloj de la rivero Dranse, nome la Valdo de Bagne, la Valo de Entremont kaj la Valo de Ferret. La distrikto en sudo limas al Italio kaj en okcidento al Francio. En sudokcidento situas la trilanda punkto inter Svislando, Italio kaj Francio. En sudo la montopasejo Granda Sankt-Bernardo konektas Valezon kun la Valo de Aosta.

Komunumoj de la distrikto Entremont[redakti | redakti fonton]

La distrikto Entremont konsistas (stato en 2011) el 6 komunumoj, el kiuj la komunumo Bagnes estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bagnes Bagnes 7807 282.2 6031
Bourg-Saint-Pierre Bourg-Saint-Pierre 219 90.2 6032
Liddes Liddes 743 60.2 6033
Orsières Orsières 3072 165.0 6034
Sembrancher Sembrancher 891 17.7 6035
Vollèges Vollèges 1678 17.9 6036
Totale 6 14410 633,2 2203

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la romia epoko la montopasejo Granda Sankt-Bernardo estis signifa transirejo trans la Alpoj. Dum mezepoko la regiono unue apartenis al la reĝolando Burgonjo kaj poste al Savojo. Entremont unue estis parto de la Voktejo Chablais sub la kontrolo de la subvokto de Chillon. En la jaro 1279 ĝi fariĝis kune kun Saxon Nova subvoktejo kun sidejo en Sembrancher. En la jaro 1475 la Valezaj Dekonoj konkeris la Suban Valezon kaj Entremont fariĝis valeza kolonio sub la rekta regado de la kamparvokto de Saint-Maurice. En 1798 ĝi fariĝis unu el la 12 valezaj distriktoj en la Helveta Respubliko kaj de 1802 ĝis 1810 en la Respubliko Valezo. De 1810 ĝis 1813 ĝi estis kantono de la franca Departemento Sempiono. En 1815 ĝis fariĝis dekono kaj ek de 1848 distrikto de Kantono Valezo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]