Distrikto Fürth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Meza Frankonio
administra urbo: Zirndorf
areo: 307 km²
loĝantoj: 119 923
(fine de decembro 2022)
loĝantoj po km²: 372
aŭtokodo:
municipokodo: 09 5 73
komunumoj: 14
administreja adreso: Im Pinderpark 2

90513 Zirndorf

La distrikto Fürth situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario. La distrikto havas areon de 307 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 119 923 loĝantojn.

Najbaras norde la distrikto Erlangen-Höchstadt, oriente la eksterdistriktaj grandurboj Nürnberg kaj Fürth, sude la distrikto Roth, sudokcidente la distrikto Ansbach kaj nordokcidente la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim.

Administra centro de la distrikto estas la urbo Zirndorf. Ekster la regiono la urbo konatas aparte pro tio, ke ĉi tie estas la centralo de la firmao Playmobil, kiu produktas karakterizan serion de infanludiloj. Krom la produktejo en la urbo ankaŭ situas granda porinfana amuzoparko dediĉita al la Playmobil-ludiloj.

la urba muzeo de Zirndorf


Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Urboj

  1. Langenzenn
  2. Oberasbach
  3. Stein
  4. Zirndorf

Merkataj komunumoj

  1. Ammerndorf
  2. Cadolzburg
  3. Roßtal
  4. Wilhermsdorf

Neurbaj komunumoj

  1. Großhabersdorf
  2. Obermichelbach
  3. Puschendorf
  4. Seukendorf
  5. Tuchenbach
  6. Veitsbronn

Komunumaroj

  1. Obermichelbach-Tuchenbach
    (komunumoj Obermichelbach kaj Tuchenbach)
  2. Veitsbronn
    (komunumoj Seukendorf kaj Veitsbronn)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]