Distrikto Görlitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Görlitz
Areo: 2 106 km²
Loĝantoj: 262168 (fine de decembro 2013)
Loĝantoj po km²: 130
Aŭtokodoj: GR, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj LÖB, NOL, NY, WSW kaj ZI
Komunumoj: 54

La distrikto Görlitz (germane Landkreis Görlitz, suprasorabe Wokrjes Zhorjelc) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Görlitz. La distrikto kovras areon de 2 106 km², kaj fine de la jaro decembro 2013 ĝi havis 262168 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Niederschlesische Oberlausitz, Löbau-Zittau kaj el la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Görlitz. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

situo de la distrikto ene de Saksio