Distrikto Gütersloh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmold]
administra sidejo: Gütersloh
areo: 967 km²
enloĝantoj: 354.057 (fine de junio 2006)
aŭtokodo: GT(Gütersloh)

La distrikto Gütersloh situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo ekde la jaro 1997 estas la urbo Gütersloh, antaŭe la administrejo troviĝis en Rheda-Wiedenbrück. La distrikto ekestis dum la jaro 1973 el la antaŭaj distriktoj Wiedenbrück kaj Halle kaj aldone ricevis po unu komunumon el la distriktoj Warendorf kaj Bielefeld.

Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Herford norde, Lippe plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld oriente, Paderborn sudoriente, Soest sude kaj Warendorf okcidente. Krome norde najbaras la distrikto Osnabrück de la apuda federacia lando Malsupra Saksio.

Ĉefa rivero de la distrikto estas la Emso, ĉefa montareto la Teŭtoburga Arbaro en la nordo de la distrikto, lime al Malsupra Saksio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 13 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. La sekva listo laŭ grandeco listigas ĉiujn 13 komunumoj, sen konsidero ĉu urbo aŭ ĉu ne, kaj inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2006.

  1. Gütersloh, urbo (96 284)
  2. Rheda-Wiedenbrück, urbo (46 625)
  3. Rietberg, urbo (28 942)
  4. Schloß Holte-Stukenbrock, urbo (26 053)
  5. Verl, komunumo (24 852)
  6. Harsewinkel, urbo (24 264)
  7. Halle, urbo (21 329)
  8. Versmold, urbo (21 059)
  9. Steinhagen, komunumo (19 967)
  10. Herzebrock-Clarholz, komunumo (16 219)
  11. Werther, urbo (11 535)
  12. Borgholzhausen, urbo (8 780)
  13. Langenberg, komunumo (8 148)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal