Gersau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Gersau)
Gersau
Blazono de Gersau
Gersau
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Gersau
Koordinatoj  46° 59′ 29″ N 8° 31′ 29″ O / 46.99139 °N, 8.52472 °O / 46.99139; 8.52472 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 29″ N 8° 31′ 29″ O / 46.99139 °N, 8.52472 °O / 46.99139; 8.52472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2040
Areo 23,70 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6442
Komunumkodo 1311; distriktkodo 0502
Mapo de Gersau
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gersau estas komunumo en la distrikto Gersau en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2040 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gersau situas en ventoprotektita kaldrono ĉe la suda flanko de Rigi, ĉe la norda bordo de la Kvarkantona Lago. Pro tiu-ĉi aparta situo Gersau posedas mikroklimaton pli varman ol la cetera regiono. Tiu klimato faras, ke en Gersau eĉ estas eble kultivi ordinarajn kastaneojn kaj aliajn plantojn, kiuj ordinare kreskas nur sude de Gotardo en Tiĉino.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gersau limas en nordo al Arth, en nordoriento al Laŭerco, en okcidento al Ingenbohl, en sudo aliflanke de la Kvarkantona Lago de okcidento al oriento al Emmetten (NW), Beckenried (NW), Buochs (NW), kaj Ennetbürgen (NW), kaj en okcidento al Vitznau (LU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia situo sude de Rigi kaj norde de la Kvarkantona Lago ĝis la konstruo de la lagoborda vojo en la 18-a jarcento atingeblis nur per ŝipo sur la Kvarkantona Lago kaj malfacilaj piedpadoj tra la monto. Nur en la jaro 1867 estis malfermita la orienta parto de la kantona ĉefvojo 2b de Brunnen al Gersau, kies okcidenta longiĝo ĝis Vitznau estis malfermita eĉ nur en la jaro 1889. Nuntempe sur tiu vojo cirkulas aŭtobuso de Auto AG Schwyz, kiu konektas la komunun kune kun la ŝiplinioj sur la Kvarkantona Lago al la publika transportreto. Du aertelferoj kondukas de Gersau al Rigi-Scheidegg respektive al Rigi-Burggeist, krome cirkulas pramo trans la lago al Beckenried, kie ekzistas konkekto al la svisa aŭtovojo A2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gersau datiĝas el la jaro 1064 kiel Gersouwe. La Monaĥejo Muri ricevis Gersau en la jaro 1064 kiel fonda havaĵo de la Grafoj de Lencburgo. Ek de la jaro 1332 Gersau estis memstara unuo en la ligo de la kvar malnovaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj tie menciiĝis en la ligokontrakto de 1359. En la jaro 1390 la gersaŭanoj sin formale liberaĉetis de la habsburga servuteco kaj deklaris sin libera respubliko. En la jaro 1433 la imperiestro Sigismondo la 1-a atribuis al Gersau la statuson de imperia libereco, kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj post ties malapero ankoraŭ foje de 1803 ĝis 1817 Gersau estis libera respubliko kaj samtempe aliĝinta loko de la Svisa Ĵurkomunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 117 la Svisa Dieto atribuis Gersaŭon kiel 6-a kaj lasta distrikto kontraŭ ties volo al Kantono Ŝvico. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]