Distrikto Gorj
El Vikipedio
| Distrikto Gorj | |
|---|---|
![]() |
|
| Ĉefurbo | Târgu Jiu |
| Regiono | Valaĥio |
| mallonge | GJ |
| Telefono | +40×53... |
| Areo |
5.602 km² (21-a rango) |
| Loĝantaro | 387.308 (27-a rango) |
| Loĝdenso | 69/km² |
| La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio |
|
Gorj [gorĵ] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Târgu Jiu.
Najbaroj: oriente: distrikto Vâlcea; sud-oriente: distrikto Dolj; sud-okcidente: distrikto Mehedinți; okcidente: distrikto Caraș-Severin; norde: distrikto Hunedoara.
La nomo Gorj devenas de la slava gor- (monta, alta), samkiel la nomo de la najbara distrikto Dolj devenas de dol- (vala, malalta).
En Gorj estas du municipoj: La ĉefurbo Târgu Jiu kaj Motru.
