Distrikto Harco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Harz)
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Administra sidejo: Halberstadt
Areo: 2 104,54 km²
Loĝantoj: 210 381 (fine de 2022)
Loĝdenso: 105
Aŭtokodo: HZ
Oficiala kodo: 15085
NUTS-kodo: DEE09
Komunumoj: 20
Adreso: Friedrich-Ebert-Str. 42
38820 Halberstadt
Retejo: www.kreis-hz.de
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La Distrikto Harco (germane Landkreis Harz) situas en la okcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Halberstadt. La distrikto kovras areon de 2 104 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 210 381 loĝantojn. Ĝi kreiĝis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distriktoj Halberstadt, Quedlinburg kaj Wernigerode.

Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas nordoriente la distrikto Börde, oriente la distrikto Salzland kaj sudoriente la distrikto Mansfeld-Suda Harco, krome en la najbara federacia lando Turingio la distrikto Nordhausen kaj en la najbara federacia lando Malsupra Saksio la distriktoj Goslar okcidente, Wolfenbüttel nordokcidente kaj Helmstedt per kompare malgranda komuna limo en la nordo.