Distrikto Heidenheim
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Stutgarto |
regiona ligo: | Orienta Virtembergo |
administra sidejo: | Heidenheim |
areo: | 627 km² |
enloĝantoj: | 134.761 (fine de junio 2006) |
aŭtokodo: | HDH (Heidenheim) |
La distrikto Heidenheim [HAJdenhajm] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Heidenheim an der Brenz. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj kune kun la distrikto Ostalb konsistigas la regionan ligon Orienta Virtembergo.
Najbaras la distriktoj Ostalb norde, Donau-Ries, Dillingen kaj Günzburg de la najbara lando Bavario oriente, Alb-Donau sude kaj Göppingen okcidente.
Administra divido
La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Giengen an der Brenz (19.979)
- Heidenheim an der Brenz (49.376)
- Herbrechtingen (13.162)
- Niederstotzingen (4.880)
Neurbaj komunumoj:
- Dischingen (4.544)
- Gerstetten (12.021)
- Hermaringen (2.315)
- Königsbronn (7.435)
- Nattheim (6.337)
- Sontheim an der Brenz (5.618)
- Steinheim am Albuch (8.859)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|