Distrikto Kamenz
| Distrikto Kamenz | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Kamenz |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Kamenz |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 152.675 |
| Loĝdenso | 114 hom./km² |
| Areo | 1.340,38 km² |
La Distrikto Kamenz sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | KM |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Kamenz (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Kamenz estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.340,38 km² loĝas 152.675 homoj; do meznombre 114 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Kamenz estas signita per 8.
Najbaraj distriktoj estas oriente Niederschlesischer Oberlausitzkreis, sudoriente Bautzen, sude Sächsiche Schweiz, sudokcidente la eksterdistrikta urbo Dresdeno, okcidente la distriktoj Meißen kaj Riesa-Großenhain kaj en la nordo la brandenburgiaj distriktoj Oberspreewald-Lausitz kaj Spree-Neiße. En la nordoriento la distrikto komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Hoyerswerda. La distrikto Kamenz estas membro de la Eŭroregiono Niso.
