Distrikto Kronach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Supra Frankonio
administra urbo: Kronach
areo: 651 km²
loĝantoj: 71 609 (decembre 2008)
loĝantoj po km²: 110
aŭtokodo: KC
municipokodo: 09 4 76
komunumoj: 18
administreja adreso: Güterstr. 18
96317 Kronach

La distrikto Kronach [prononco "Kronaĥ"] situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario.

Administra centro estas la samnoma urbo Kronach. La distrikto havas areon de 651 km², kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 71 609 loĝantojn.

La distrikta areo situas en la pleja nordo de la distriktaro. Najbaras norde la turingia distrikto Saalfeld-Rudolstadt, nordoriente la same turingia distrikto Saale-Orla, oriente la distrikto Hof, sude la distriktoj Kulmbach kaj la Lichtenfels, sudokcidente la distrikto Coburg kaj okcidente la turingia distrikto Sonneberg.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

panoramo de Kronach kun rivereto Hasslach kaj fortikaĵo Rosenberg

Urboj

  1. Kronach
  2. Ludwigsstadt
  3. Teuschnitz
  4. Wallenfels

Merkataj komunumoj

  1. Küps
  2. Marktrodach
  3. Mitwitz
  4. Nordhalben
  5. Pressig
  6. Steinwiesen
  7. Tettau

Neurbaj komunumoj

  1. Reichenbach
  2. Schneckenlohe
  3. Steinbach am Wald
  4. Stockheim
  5. Tschirn
  6. Weißenbrunn
  7. Wilhelmsthal

Komunumaroj

  1. Mitwitz
    (komunumoj Mitwitz kaj Schneckenlohe)
  2. Teuschnitz
    (urbo Teuschnitz, komunumoj Reichenbach kaj Tschirn)

Eksteraj ligiloj