Leuk (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Leuk)
Distrikto Leuk
Blazono de la distrikto Leuk
Leuk
Mapo de la distrikto Leuk
Distriktoj de Kantono Valezoelektodistrikto
Kantono Valezo
Ĉefloko Leuk
Koordinatoj  46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12249 (2011-12-31)
Areo 335,9 km²
Loĝantardenseco 36,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2306
vdr


La distrikto Leuk estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 12249 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Leuk.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Leuk estas la plej suba de la germanlingvaj distriktoj de la Supra Valezo. Ĝi etendiĝas de la valfundo al la nordo ĝis al la altmontara regiono de Leukerbad en nordo kaj al la Valo de Turtmann en sudo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto pasas en la valfundo la svisa aŭtovojo A9 kaj la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. Al la flankaj valoj kondukas poŝtaŭtolinioj kaj ekzistas diversaj aertelferoj.

Komunumoj de la distrikto Leuk[redakti | redakti fonton]

La distrikto Leuk konsistas (stato en 2013) el 12 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Leuk estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Agarn Agarn 801 7.6 6101
Albinen Albinen 266 15.5 6102
Ergisch Ergisch 193 29.8 6104
Gampel-Bratsch Gampel-Bratsch 1911 23.1 6118
Ayent Guttet-Feschel 439 10.5 6117
Inden Inden 111 9.9 6109
Leuk Leuk 3675 66.5 6110
Leukerbad Leukerbad 1596 67.2 6111
Oberems Oberems 130 84.6 6112
Salgesch Salgesch 1356 11.4 6113
Turtmann-Unterems Turtmann-Unterems 1139 42.3 6119
Varen Varen 632 12.8 6116
Totale 12 12249 335,9 2306

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la Dekono Leuk estis speco de provinco (respektive dekono, en la germana lingvo Zehnden) de la Kamparo Valezo. Tiam ĝi estis dum kvar jaro distrikto de la helveta Kantono Valzeo kaj poste ĝis 1810 provinco de la Respubliko Valezo. De 1810 gixs 1813 ĝi estis distrikto de la Departemento Valezo de Francio kaj ek de 1815 provinco respektive ek de 1848 distrikto de la nuna svisa Kantono Valezo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]