Distrikto Lindau

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Ŝvabio
administra sidejo: Lindau
areo: 323 km²
enloĝantoj: 79.780 (fine de septembro 2006)
aŭtokodo: LI (Lindau)

La distrikto Lindau - germane oficiale "Landkreis Lindau (Bodensee)" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lindau, borde de la Bodenlago (aŭ Konstanca Lago. La distrikto estas parto de la distriktaro Ŝvabio.

Norde najbaras la distriktoj Bodensee kaj Ravensburg de Baden-Virtembergo, oriente la distrikto Oberallgäu de Bavario kaj sude la federacia lando Vorarlberg de Aŭstrio. Sudokcidente la distrikto havas naturan limon pro la Konstanca Lago; la distrikta centro Lindau situas sur insulo de la lago.

Administra divido [redakti]

La distrikto konsistas el 19 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Lindau (24.537)
  2. Lindenberg (11.450)

Merkataj komunumoj:

  1. Heimenkirch (3.729)
  2. Scheidegg (4.233)
  3. Weiler-Simmerberg (6.555)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Bodolz (3.126)
  2. Gestratz (1.214)
  3. Grünenbach (1.440)
  4. Hergatz (2.355)
  5. Hergensweiler (1.774)
  6. Maierhöfen (1.590)
  7. Nonnenhorn (1.593)
  8. Oberreute (1.636)
  9. Opfenbach (2.231)
  10. Röthenbach (Algovio) (1.717)
  11. Sigmarszell (2.786)
  12. Stiefenhofen (1.754)
  13. Wasserburg (Bodenlago) (3.396)
  14. Weißensberg (2.664)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
Ekstera ligilo    turismaj paĝoj pri la distrikto (germanlingvaj)
Ekstera ligilo    tridimensiaj mapoj de la komunumoj