Distrikto Luksemburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
ne havas blazonon situo de la distrikto en Luksemburgio
Bazaj informoj

      ● Luksemburgio
            ● Distrikto Luksemburgo

ISO-kodo: LU-L
Areo: 904 km²
Loĝantaro: 391398
(stato de januaro 2013)[1]
Loĝdenso: 403 loĝantoj po km²
(en 2010)

La distrikto Luksemburgo - france District de Luxembourg, germane Distrikt Luxemburg - estas distrikto de Luksemburgio kaj konsistas el la kantonoj Luksemburgo, Esch-sur-Alzette, Capellen kaj Mersch. Ĝi norde limas je la distrikto Diekirch, oriente je la distrikto Grevenmacher, sude je la regiono Loreno de Francio kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo. Komence de januaro 2013 en la distrikta teritorio vivis 391398 loĝantoj.

La distrikto konsistas el la sekvaj kvar kantonoj:

  1. kantono Capellen,
  2. kantono Esch-sur-Alzette,
  3. kantono Luksemburgo kaj
  4. kantono Mersch.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2013" (france)