Distrikto Mansfelder Land
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Mansfelder Land kaj distrikto Sangerhausen kreiĝis la nova distrikto Mansfeld-Suda Harco. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!
| Distrikto Mansfelder Land | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Mansfelder Land |
| Estas parto de | Saksio-Anhalto |
| Administra centro | Eisleben |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 102.137 |
| Loĝdenso | 136 hom./km² |
| Areo | 758,71 km² |
![]() La Distrikto Mansfelder Land sur la mapo de Saksio-Anhalto |
|
| Aŭtaj kodoj | ML |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Mansfelder Land (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Eisleben estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 758,71 km² loĝas 102.137 homoj; do meznombre 136 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Mansfelder Land estas signita per 11.
Najbaraj distriktoj estas norde Aschersleben-Staßfurt (3) kaj Bernburg (4), oriente Saalkreis (15), sude Merseburg-Querfurt (12) kaj Sangerhausen (16), en la okcidento Quedlinburg (14).
|
||||||||
