Distrikto Marcali

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Marcali (hungare Marcali járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro laŭ Balatono en la nordokcidenta parto de la departemento (en la sudokcidenta parto de la lando).

Distrikto Marcali en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Marcali, kiu estas urbo, la ceteraj 16 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 904,24 km², kie loĝas 34 734 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri fremdultrafiko apud Balatono, krome pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, legomoj) kaj bestobredadoj.

Historio

Tiu distrikto funkciis jam daŭre inter 1886-1983. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj

Fontoj

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio