Distrikto Centra Saksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Mittelsachsen)
blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Freiberg
Areo: 2 112 km²
Loĝantoj: 300639 (fine de 2022)
Loĝantoj po km²: 154
Aŭtokodoj: FG, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj BED, DL, FLÖ, HC, MW kaj RL
Komunumoj: 54

La distrikto Centra Saksio (germane Landkreis Mittelsachsen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Freiberg. La distrikto kovras areon de 2 112 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 300639 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Döbeln, Freiberg kaj Mittweida. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

situo de la distrikto ene de Saksio