Distrikto Mittweida
El Vikipedio
| Distrikto Mittweida | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Mittweida |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Mittweida |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 133.881 |
| Loĝdenso | 255 hom./km² |
| Areo | 773,20 km² |
La Distrikto Mittweida sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | MW |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Mittweida (germane: Landkreis) situas en la orienta mezo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Mittweida estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 773,20 km² loĝas 133.881 homoj; do meznombre 255 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Mittweida estas signita per 13.
Najbaraj distriktoj estas sudokcidente Chemnitzer Land, norde Muldental kaj Döbeln, oriente Freiberg, okcidente Leipziger Land kaj la turingia distrikto Altenburger Land. En la sudo najbaras la eksterdistrikta urbo (germane: kreisfreie Stadt) Chemnitz.
