Distrikto Murzuk
Koordinatoj: 25°30′0″N 16°20′0″O / 25.5°N, 16.33333°O
| Distrikto Murzuk مرزق |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Murzuk |
| Areo | 349 790 km² |
| Loĝantaro | 78 621 (stato de 2006) |
| ISO-kodo | LY-MQ |
Murzuk (arabe مرزق, latinliterigo laŭ DMG Murzuq) estas distrikto de Libio, en la centra sudo de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Murzuk.
Geografio [redakti]
En la tuta distrikta teritorio laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 68 718 loĝantoj sur areo de sume 349 790 km². En la sudokcidento la distrikto limas al la ŝtato Niĝero, kaj en la sudoriento al la ŝtato Ĉado.
Enlande ĝi limas al la sekvaj aliaj libiaj distriktoj:
- Gat en la okcidento
- Uedo Al Haja en la nordokcidento
- Sabha en la nordo
- Al Ĝufra en la nordoriento
- Al Kufra en la oriento
Administra historio [redakti]
Kadre de la libia administra reformo de 2007 la limoj de tiu-ĉi kaj la najbaraj distriktoj estis iom ŝanĝitaj, kaj lige al tio aparte pligrandiĝis la nordoriente najbara distrikto Al Ĝufra.
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija