Distrikto Nalut
Koordinatoj: 31°50′0″N 11°20′0″O / 31.83333°N, 11.33333°O
| Distrikto Nalut نالوت |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Nalut |
| Areo | 65 000 km² |
| Loĝantaro | 93 224 (stato de 2006) |
| ISO-kodo | LY-NL |
Nalut (arabe نالوت, latinliterigo laŭ DMG Nālūt) estas distrikto de Libio, en la centra nordo de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Nalut.
[redakti] Geografio
En la tuta distrikta teritorio laŭ statistikaj informoj el la jaro 2006 vivas proksimume 93 000 loĝantoj sur areo de pli-malpli 65 000 km².
En la okcidento la distrikto limas al Tunizio. Enlande ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:
- An Nukat Al Ĥams - norde
- Al Ĝabal Al Garbi - oriente
- Uedo Aŝ Ŝati - sude
[redakti] Administra historio
En la tuta distrikta teritorio laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 86 801 loĝantoj sur areo de tiutempe sume 13 300 km². Kadre de la administra reformo de 2007, la sude najbara kaj kompare multe pli granda distrikto Gadames estis integrigita.
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija