Distrikto Neckar-Odenwald
| Blazono | Situo en Germanio |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| distriktaro: | Karlsruhe |
| regiona ligo: | metropola regiono Rhein-Neckar |
| administra sidejo: | Mosbach |
| areo: | 1126 km² |
| enloĝantoj: | 150.022 (fine de decembro 2006) |
| aŭtokodo: | MOS (Mosbach) |
| Situo en Baden-Virtembergo | |
![]() |
|
La distrikto Neckar-Odenwald situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, kaj norde limas kun la najbara lando Hesio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Mosbach. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo metropola regiono Rhein-Neckar.
[redakti] Geografia situo
La distrikto apartenas al la suda parto de la mezmontaro Odenwald. En Buchen troveblas impona stalaktita kaverno.
[redakti] Administra divido
La distrikto konsistas el 27 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Adelsheim (5.368)
- Buchen (Odenwald) (18.820)
- Mosbach (24.963)
- Osterburken (6.514)
- Ravenstein (3.058)
- Walldürn (11.934)
Neurbaj komunumoj:
- Aglasterhausen (5.012)
- Billigheim (5.880)
- Binau (1.385)
- Elztal (6.118)
- Fahrenbach (2.880)
- Hardheim (7.414)
- Haßmersheim (4.945)
- Höpfingen (3.271)
- Hüffenhardt (2.069)
- Limbach (4.533)
- Mudau (5.048)
- Neckargerach (2.395)
- Neckarzimmern (1.536)
- Neunkirchen (1.795)
- Obrigheim (5.272)
- Rosenberg (2.232)
- Schefflenz (4.270)
- Schwarzach (3.188)
- Seckach (4.427)
- Waldbrunn (4.953)
- Zwingenberg (742)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
[redakti] Reta ligilo
|
||||||

