Distrikto Neuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
administra sidejo: Neuss
areo: 576 km²
enloĝantoj: 446.744 (fine de aŭgusto 2006)
aŭtokodo: NE (Neuss)

La distrikto Neuss (germane ekde julio 2003 Rhein-Kreis Neuss) situas en la okcidenta centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Neuss. La distrikto - kaj aparte la urbo Neuss - situas en rekta proksimeco de la landa ĉefurbo Duseldorfo, kaj karakteriziĝas per la riverego Rejno, kiu trafluas ĝin kaj ekde julio 2003 ankaŭ aparte menciiĝas en la germanlingva distrikta nomo.

Najbaras la distrikto Viersen kaj la eksterdistriktaj urboj Krefeld kaj Duisburg norde, la eksterdistrikta urbo Duseldorfo kaj la distrikto Mettmann oriente, la eksterdistrikta urbo Kolonjo kaj la distrikto Rhein-Erft sude, kaj la distriktoj Düren kaj Heinsberg plus la eksterdistrikta urbo Mönchengladbach okcidente.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 8 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la ofica statistiko de fino 2008[1].

Urboj

  1. Dormagen (63.139) (granda interdistrikta urbo)
  2. Grevenbroich (64.197) (granda interdistrikta urbo)
  3. Kaarst (41.883) (meza interdistrikta urbo)
  4. Korschenbroich (33.228) (meza interdistrikta urbo)
  5. Meerbusch (54.219) (meza interdistrikta urbo)
  6. Neuss (151.254) (granda interdistrikta urbo)

Pliaj komunumoj

  1. Jüchen (22.732)
  2. Rommerskirchen (12.956)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal