Distrikto Norda Antaŭpomerio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La distrikto Norda Antaŭpomerio ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Antaŭpomerio-Rügen. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:


Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Distrikto Norda Antaŭpomerio
Origina nomo Landkreis Nordvorpommern
Wappen Landkreis Nordvorpommern.png
Lando Germanio
Estas parto de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra centro Grimmen
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 115.190
Loĝdenso 53 hom./km²
Areo 2.168 km²
La Distrikto Norda Antaŭpomerio sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
La Distrikto Norda Antaŭpomerio sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Aŭtaj kodoj NVP
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La distrikto Norda Antaŭpomerio (germane: Landkreis) situis en la nordo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Grimmen estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.168 km² loĝis 115.190 homoj; do meznombre 53 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Norda Antaŭpomerio estas signita per 7.

Mecklenburg-Vorpommern (map).jpg

Najbaraj distriktoj estis norde Rügen (11), oriente Orienta Antaŭpomerio (9), sude Demmin (2) kaj Güstrow (3), en la okcidento la distrikto Bad Doberan (1). La Distrikto Norda Antaŭpomerio havis en la nordo longan bordon laŭlonge de la Balta maro. En la nordoriento ĉe parto de la marbordo situas la urbo Stralsund.