Distrikto Oława

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Oławski)
Distrikto Oława
Pola nomo powiat oławski
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Malsupra Silezio
Ĉefurbo Oława
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 1
    kampaj 2
Urbeco 65,21
Areo 523,73 km2
Loĝantaro 76752 (en 2019)
Loĝdenso 147/km2
Aŭtokodo DOA
TERYT 5.02.03.15.00.0
Estro Zdzisław Brezdeń, de la jaro 2010
Adreso de estraro ul. 3-go Maja 1
Poŝtkodo de estraro 55-200
Telefono de estraro 71 313-94-33
Fakso de estraro 71
Retpaĝaro de distrikto http://www.starostwo.olawa.pl
vdr

Distrikto Oława - pole powiat oławski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Oława. Fine de 2019 en la distrikto vivis 76 752 loĝantoj.

La urbodomo de Oława el la 19a jarcento, tamen kun la originala baroka turo
La malaperado de la silezia-pola dialekto dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj reapero de ĝi en la 20-a en Malsupra kaj Supra Silezio

Historio[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1248 ĝis la jaro 1675 la urbo Oława kaj la distrikto estis en la limoj de la Duklando de Legnica-Brzeg kaj regis tie la dinastio de Sileziaj Piastoj. Meze de la 17a jarcento la pol-germana lingva limo estis ĉe la limo de Oława, kaj la urbo estis en la limoj de la teritorioj de Silezio kie plimulte regis la silezia-pola dialekto. Post la fino de la piasta dinastio ekregis tie duko Jakobo Ludoviko Sobieski, filo de pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (vidu la suban mapon).

Mapo

La 19an de decembro 1737 mortis en Żółkiew Jakobo Ludoviko Sobieski. Interalie pro la duko fine de la 17-a kaj komence de la 18-a jarcentoj la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo eble estis la lasta regiono en Malsupra Silezio havanta rektajn ligojn kun Pollando. La regado de li en la duklando estis la lasta espero por li esti elektita kiel la reĝo de Pollando.

Inter la jaroj 1742 kaj 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis germane Ohlau.