Distrikto Oberberg
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
| distriktaro: | Kolonjo |
| administra urbo: | Gummersbach |
| areo: | 918 km2 |
| enloĝantoj: | 289.073 (fine de junio 2006) |
| enloĝantoj po km²: | 316 |
| aŭtokodo: | GM |
| komunumoj: | 13 |
La distrikto Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Kolonjo. Administra centro estas la urbo Gummersbach.
La distrikto havas areon de 918 km², kaj fine de junio 2006 ĝi havis 289.073 enloĝantojn.
Geografio [redakti]
La distrikto ampleksas la sudorientan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Bergisches Land - la eksa mezepoka Duklando Berg - plena je densaj arbaroj. Tuj norde troviĝas la valeto de la rivero Wupper, kaj la norda parto de la arbara regiono, pli norde sekvas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono. Sudokcidente najbaras la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo kaj la ĉirkaŭaĵo de la malpli industrie strukturigita universitata urbo Bonno borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la norda Ruhr-regiono kaj la sudokcidenta ĉirkaŭaĵo de Kolonjo, ankaŭ en la pli trankvila distrikto Oberberg kreskigis plurajn urbojn.
Administra disdivido [redakti]
Urboj
- Gummersbach (52.800)
- Wiehl (26.483)
- Wipperfürth (24.062)
- Radevormwald (23.841)
- Bergneustadt (20.491)
- Waldbröl (19.620)
- Hückeswagen (16.328)
Kromaj komunumoj
- Lindlar (22.608)
- Engelskirchen (20.534)
- Reichshof (20.079)
- Nümbrecht (17.421)
- Marienheide (13.733)
- Morsbach (11.486)
(inter krampoj la nombroj de enloĝantoj fine de junio 2006)
|
|
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficiala reta paĝo de la distrikto, germanlingva
paĝo pri kastelo Homburg, germanlingva
paĝoj pri la "Strato de Laboro, germanlingvaj
plia paĝaro pri la regiono "Oberberg", germanlingva

