Distrikto Offenbach
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Hesio |
| Distriktaro: | distriktaro Darmstadt |
| Administra urbo: | Dietzenbach |
| Areo: | 356,30 km² |
| Loĝantoj: | 340114 (fine de decembro 2011) |
| Loĝdenso: | 949 |
| Aŭtokodo: | OF |
| Municipokodo: | 06438 |
| Komunumoj: | 13 |
| Adreso de la distrikta administracio: |
Werner-Hilpert-Straße 1 63128 Dietzenbach |
| rete: | www.kreis-offenbach.de |
| retpoŝte: | info@kreis-offenbach.de |
| situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Offenbach (prononcu "Ofnbaĥ") situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 356 km², kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 340114 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Najbaras la distriktoj Main-Kinzig, Aschaffenburg (Bavario), Darmstadt-Dieburg, Groß-Gerau, kaj la sendependaj urboj Frankfurt am Main, Offenbach kaj Darmstadt. La administra urbo de la distrikto estas Dietzenbach.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La distrikto situas en la ebenaĵo de rivero Majno, kiu norde limigas la distriktan areon. Estas multaj pinaj arbaroj kaj arbaraj lagoj, kiu rezultas el forpreno de sablo kaj ŝtonetoj por konstruado. Riveretoj en la distrikta areo estas Rodau kaj Bieber, kiuj ambaŭ fluas en la Majnon.
Ekonomio [redakti]
La distrikto estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main.
Trafiko [redakti]
La internacia flughaveno Rhein-Main (Frankfurt) parte situas en la distrikta areo. Krome dua flughaveno en Egelsbach apartenas al la distrikto.
Tra la distrikto gvidas la aŭtoŝoseoj A3 Frankfurt-Würzburg kaj A 661 Egelsbach-Oberursel, plue pluraj federaciaj stratoj, inter alie B 45, B459 kaj B 448.
Historio [redakti]
La okcidenta parto de la distrikta areo apartenis antaŭe plejparte al al grafoj de Isenburg (prononcu "Iznburg"), la orienta parto al la koron-dukejo Majenco (Mainz). Antaŭe ĝi apartenis al la kavaliroj de Eppstein (prononcu "Epŝtajn") kaj la ĉefepiskopo de Majenco, ankoraŭ pli frue la tuta regiono krom la ĉirkaŭaĵo de Langen estis parto de la frankonia regolando "Maingau".
Post la maleklezigo de la regiono dum 1803 la aero apartenis al la granddukejo Hesio-Darmstadt. Dum 1821 ene de la granddukejo kreiĝis la distriktoj Langen (kun Kelsterbach, Nieder- kaj Oberroden kaj Dietzenbach), Offenbach (kun Neu-Isenburg, Urberach, Münster) kaj Seligenstadt (kun Babenhausen). Dum 1832 kreiĝis la distrikto Offenbach en pli-malpli nuna formo: la antaŭaj distriktoj Offenbach kaj Seligenstadt iĝis parto de ĝi, Langen kaj Egelsbach tamen iĝis parto de la distrikto Groß-Gerau kaj nur dum 1852 revenis al distrikto Offenbach, dum Babenhausen, Urberach, Nieder- kaj Ober-Roden venis al la distrikto Dieburg.
Post 1871 la regiono pli bone interplektiĝis per novaj aŭtovojoj kaj fervojaj linioj. 1938 la urbo Offenbach (kun urbopartoj Bürger kaj Bieber) eliris el la distrikto kaj iĝis sendependa urbo. 1942 Rumpenbach iris de la distrikto al la urbo Offenbach. La administra reformo de la jaroj 1970-1979 nemulte ŝangixs la distriktolimojn, sed kaŭzis, ke multaj komunumoj perdis sian sendependecon kaj kuniĝis kun najbaraj komunumoj. Ekde 2002 ne plu la urbo Offenbach, mem ne parto de la distrikto, sed la urbo Dietzenbach estas la administra centro de la distrikto. Oni pensas pri ŝanĝo de la distrikta nomo.
Partneraj urboj kaj distriktoj [redakti]
La distrikto havas partnerajn ligojn kun:
la urbo Liaocheng, Ĉinio
la urbo Kirjat Ono, Israelo
la distrikto Radomsko, Pollando
la urbo Uşak, Turkio
kaj la distrikto Waukesha, Viskonsino, Usono
Urbaj kaj neurbaj komunumoj [redakti]
(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2011)
|
|
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.kreis-offenbach.de/ oficialaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj
paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main